Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 252 (2010-09-17)
[tejo] Nova redaktoro de Kontakto - Rogener Pavinski!

TEJO ĝojas anonci ke la nova redaktoro de Kontakto dum la venontaj du jaroj estas Rogener Pavinski.
Rogener estas brazilano, filmisto, kunkreinto de la DVD "Esperanto estas", muzikisto i.a. voĉo de Supernova, kaj eksa estrarano de TEJO (2007-2009).
Rogener estis elektita de la estraro de TEJO en konkurso kun pli ol 20 kandidatoj. Post longa pripensado kaj multaj intervjuoj la estraro prijuĝis Rogener-n kiel la plej bona kandidato.
La nova redaktoro eklaboros laŭ nova koncepto, ellaborita surbaze de legantara enketo.
- "Mi antaŭĝojas je refreŝigo de Kontakto kun nova koncepto". Gregor Hinker, prezidanto de TEJO
- "Mi tre kontentas pri la elekto de Rogener. Li havas valorajn spertojn kiel redaktoro de Momenton!, brazila e-gazeto, kaj povos per sia vasta kontaktaro allogi kontribuantojn el diversaj partoj de Esperantujo". Oleksandra Kovyazina, vicprezidanto de TEJO
- "Mi multe dankas la konfidon, kiun TEJO-estraro havas je miaj kapabloj. Ni strebos doni novan vivon al la revuo, labori por ke ĝi estu pli alloga, kultura kaj freŝtema. Ni planas multajn novaĵojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de tiu nova Kontakto". Rogener Pavinski
La unua numero redaktota de Rogener estos numero 2010:05.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026